ĈU ESTAS VERDA LA SINJORO?
Punkt’ malgranda estas, kio
por vi estas mondo, ĉio.
Vin koncernas la afero,
blua globo estas Tero.
Homo! Por ke vivi povu,
por la vivo ĉion trovu,
Tero estas la unika.
Vere estas Äi amika;
akvo, lumo kaj aero,
por vivuloj sur la Tero.
Ne forgesu la devenon,
al Naturo apartenon!
Ĉiu diro estas vanta,
la devenon refutanta.
Ĝis tiam la Tero riĉas,
dum al Äœi vi ne malicas.
Vivmedi’, se finpereos,
ĉiel’ por vi ne serenos.
Atentu! Äœin ne mortigu!
Gardu Teron Homo, ĉiu!