Cucumis - Free online translation service
. .



Translation - Italian-Esperanto - inferno 1-6

Current statusTranslation
This text is available in the following languages: ItalianEsperanto

Category Poetry

Title
inferno 1-6
Text
Submitted by mattezip
Source language: Italian

Nel mezzo del cammin di nostra vita
mi ritrovai per una selva oscura
ché la diritta via era smarrita.

Ahi quanto a dir qual era è cosa dura
esta selva selvaggia e aspra e forte
che nel pensier rinova la paura!
Remarks about the translation
è la divina commedia
magari è un po' difficile traducete anche parola per parola
esta=questa
rinova=rinnova

Title
Infero 1-6
Translation
Esperanto

Translated by Borges
Target language: Esperanto

En la meza vojaĝo de nia vivo,
Mi troviĝis en malluma ĝangalo,
Ĉar la rekta vojo estis perdita.

Ah, kiel malfacila estas rakonti kia estis,
ĉi tiu ĝangalo, sovaĝa, densa kaj dura,
ke la pripensi renovigas la timon!
Remarks about the translation
Post mi tradukis, mi trovis ĉi tion:


En mezo de l' vojaĝ' de nia vivo
en arbareg' malluma mi troviĝis,
ĉar mi de l' rekta vojo forvojiĝis.
Ha kiom pezas diri kia estis
tiu arbar' sovaĝa, kruda, densa,
kiu eĉ' pense renovigas timon!
Amaras ĝi, kaj mort' malmulte plias;
sed, por pritrakti la trovitan bonon,
mi diros l' aliaĵojn ekviditajn.
Kiel eniris mi, diri ne eblas,
tiom mi estis dormoplena, kiam
mi de l' vereca vojo deflankiĝis.
Sed, kiam mi piedon de monteto
atingis, kie tiu val' finiĝis,
kiu jam koron mian time pikis,
alten rigardis mi: jen ĝiajn ŝultrojn
jam vestis la radioj de l' planedo
rekte gvidanta nin laŭ ĉiu vojo.
Nun kvietiĝis iom timo, kiu
daÅ­ris en lag' de l' koro dum la nokto
kiun pasigis mi tiel plorinde.
Kaj, kiel iu kun spirad' angora,
el mar' veninte borden, sin returnas
al akvo danĝerplena kaj rigardas,
animo mia ankoraŭ fuĝanta
sin turnis por rigardi la pasejon
kiun neniam viva ul' trairis.

http://www.angelfire.com/mo2/bulteno/1000.html
Validated by Borges - 26 February 2007 12:57